stelo   SEFT    stelo

Kio kaj kiu estas "SEFT"?

SEFT nun jam 29 jarojn estas sukcesa renkontiĝo sur tendejo proksime de la urbeto Feldberg en Meklenburgio-Antaŭpomerio. Ni renkontiĝas ĉiujare por komuniki, muziki, promeni kaj baniĝi. La lingvo dum SEFT estas Esperanto. Sed Esperanto NE estas partoprendeviga. Ĉiu, kiu havas iun intereson, estas kore invitita. SEFT ne havas difinitan programon. Nur tio okazos, kion la partoprenantoj mem faras. Ni helpas unu la alian kaj komune ferias.

Kion signifas "SEFT"?

Je la komenco la kvar literoj staris por "Sekreta Esperanto Fiŝhokista Tendaro". La nomo estis programo... Sed tiel plaĉis al ĉiuj, ke ili tuj planis duan renkontiĝon. Sed nun ili ŝanĝis la nomon al "Somera Esperanta Familia/Feria Tendaro". Ili ankaŭ timis ĉikanojn de la sekreta servo de GDR, ĉar la ŝtato ĉion observis.

Pliaj informoj


Ni iom rearanĝis la SEFT-paĝaron al ĉi tiu paĝaro pro teknikaj problemoj. Krome ni transprenis partojn el www.esperanto-nb.de, ĉar la tiea redaktulo René Philipp estas la ĉefa redaktanto de www.seft-esperanto.de.